Hango (de la germana 'Hand' aŭ Hang en la loka svisgermana dialekto de Bern), ankaŭ nomata pantam aŭ handpan, estas muzikinstrumento, kreita de svisa paro Felix Rohner kaj Sabina Schärer en Bern[1] kaj bazita sur la fizikaj ecoj de la trinidada ŝtaltamburo, barata gatamo , tajlanda gongo kaj indonezia gamelano ktp.[2] Ĝi situas en la idiofona klaso. La instrumento havas diametron de 53 cm, altecon de 24 cm kaj pezas preskaŭ kvar kilogramojn.
Hodiaŭ pli ol 300 konstruistoj eniris en la merkaton kaj ofertas hang-instrumentojn, kiuj multe varias laŭ materialo, konstruteknikoj, formo, sono kaj kvalito[3][4].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search